Priskribo

de la Aerologia Observatorio de Tateno.


1. Historio.

De antaŭ pli ol du dek jaroj Japana Centra Observatorio Meteorologia intencis fondi aerologian observatorion, sed la registaro ne konsentis facile. Unue la 26an de Aŭgusto en la jaro 1920 nuna aerologia observatorio de Tateno estis inaŭgurita laŭ la Imperia Ordono, kaj W. Oishi, tiama meteorologiisto de la centra observatorio estis nomita la estro de la aerologia observatorio. Pro la manko de mono kaj persono la aranĝoj kaj la observadoj de la observatorio ne estis plenaj dum la unuaj kelkaj jaroj. Ordinaraj meteorologiaj observadoj, kiujn ni nomiĝas apudteraeraj observadoj por diferencigi tion de la aerologiaj observadoj, komenciĝis de la unua de Novembro en la jaro 1920; tamen observadoj per pilotbalono komenciĝis de Aprilo en 1921, kaj observadoj per kajto kaj mallibera balono de la fino de la jaro 1922.

2. Pozicio de la Observatorio.

La geografia koordinatoj de la observatorio estas:—

Alteco super la maro25 metroj
Norda latitudo36° 3′
Orienta longitudo140° 8′

La observatorio sintrovas je 60 km, nordorienten de Tokyo. Oni uzas fervojon Zyoban-linion, kiu foriras de la stacidomo de Ueno en Tokyo. El Tokyo oni unue veturas al la urbo Tutiura, kien oni atingas per la wagnaro post du horoj. La observatorio estas plue je 10 km, sudokcidenten de Tutiura, de kie oni daŭrigas pluan veturadon per publika aŭtomobilo kaj post 15 minutoj oni atingas la observatorion. (Vidu ilustrajon I)

3. Ĉirkaŭaĵo de la Observatorio.

Tuta areo de la observatorio estas 528,095 kvadrata metroj t.e. pli ol la duono de kvadrata kilometro. La observatorio estas en tuta vasta kampo. La plej alta parto estas nur 26 m super la maro, kaj la plej malalta 22 m. La centra parto de la kampo formas longan ebenaĵon, kiu foriras de SSW al NNE. La ĉirkaŭaĵo de la observatorio konsistas precipe el arbaroj, farmoj kaj rizkampoj. Tiu ĉi regiono ja estas la nordorienta parto de la Kwanto-ebenaĵo, kiu estas la plej granda ebenaĵo en Japanujo. La proksima montaro estas Tukuba, kiu sintrovas en 20 km norden de la observatorio kaj la plej alta pinto de la monto estas nur 876 m super la maro. (Vidu ilustrajon I & II)

4. Konstruaĵoj de la Observatorio.

Konstruaĵoj de la observatorio estas faritaj precipe el ligno. La ĉefa konstruaĵo estas oficejo, kiu havas anemometrturon. Kajtdomo, de kie oni suprenigas kajton kaj malliberan balonon por aerologiaj observadoj, sintrovas en la centro de la kampo, kaj la tersurfaco tie estas 26 m super la maro. En balondomo oni enhavigas malliberajn balonojn kaj kajtojn. En maŝindomo estas elektra generatorio, akumulatoroj kaj suĉgasmaŝino. Aliaj konstruaĵoj estas laborejo, laboratorio kaj loĝejoj. La jena tabelo montras la areon de la konstruaĵoj.

Oficejo224.79 m²
Kajtdomo28.36
Balondomo79.34
Maŝindomo128.93
Laborejo kaj laboratorio347.11
Loĝejoj1160.73
Aliaj konstruaĵoj66.12
Sumo2035.38

(Vidu ilustrajojn II–X)

5. Vojoj en la Observatorio.

Vojoj en la observatorio estas orsogonalaj aŭ radiaj. Por orsogonala sistemo oni uzas du direktojn N–S kaj W–E, kaj por radia la 16 direktojn N, NNE, NE, ENE, E, ESE, SE, SSE, S, SSW, SW, WSW, W, WNW, NW kaj NNW. Je la ĉirkaŭaĵo de la oficejo kaj loĝejo oni prenas orsogonalan sistemon, kaj el la kajtdomo foriras 16 radiaj vojoj, havante la domon kiel la centro. Ĉiuj flankoj de la konstruaĵoj estas konstruitaj tute paralele al la direkto N–S aŭ W–E. Tiaj sistemoj de la vojoj kaj konstruaĵoj estas tre oportunaj por meteorologiaj observadoj, en kiuj oni ĉiam devas konsideri la direktojn de diversaj fenomenoj. (Vidu ilustrajon II)

6. Personoj de la Observatorio.

Je la unua de Oktobro en la jaro 1926 la personoj de la observatorio estis kiel sekve:—

Estro:Wasaburo Oishi(De 26/VIII/1920).
Sekretario kaj observisto:S. Kawamura(De 7/IX/1920).
Kasisto:Y. Mimura(De 23/IV/1921).
Observisto:Y. Utida(De 19/IV/1926).
„K. Han'i(De 19/XII/1922).
„S. Yagihasi(De 6/I/1921).
„A. Kawamura(De 26/X/1920).
„T. Iimura(De 31/VII/1923).
Helpa observisto:Y. Takahasi( „ ).
„K. Tanuma( „ ).
„S. Miyamoto( „ ).
„Y. Kumazawa(De 1/III/1926).
„N. Takamaru( „ ).
„Kura Togo( „ ).
„K. Yamasaki( „ ).
„Kei. Togo(De 15/IV/1922).
Helpa observisto:T. Yaguti(De 21/VII/1925).
Skribisto:Z. Togo(De 7/XII/1925).
Telegrafisto:S. Higuti(De 26/VII/1926).
Maŝinisto:S. Ono(De 20/I/1921).
Meĥanikisto:T. Kozima(De 12/IV/1926).
Lignajisto:T. Hisinuma(De 31/V/1922).
Hejtisto:N. Okano(De 27/VIII/1920).
Servisto:K. Sakurai(De 6/X/1925).
Servistino:B. Miyamoto(De 25/IV/1924).
„T. Sakurai(De 6/X/1925).
Kunaba servisto:K. Miyamoto(De 23/V/1924).

7. Aranĝo de la Observatorio.

1) Apudteraeraj observadoj. Oni uzas la novan nomon „Apudteraera observado" por signifi la ordinaran meteorologian observadon kaj diferencigi tion de la aerologia observado. Tiuj ĉi apudteraeraj observadoj estas faritaj absolute t.e. okule tri foje ĉiutage je 6ʰ, 14ʰ kaj 22ʰ, kaj ĉiu-horaj rezultatoj estas kalkulataj per la rekordinstrumentoj. (Vidu ilustrajon VII)

2) Observadoj per pilotbalono. Pilotbalono estas malgranda sfera kaŭĉuka balono de ĉirkaŭ 50–100 cm da diametro. Pilotbalono estas ŝveligita per hidrogeno kaj ĝi grandiĝas dum suprenirado. Nek aeronaŭton nek instrumenton pilotbalono havas; ĝi estas nur balono mem. Ĝi iradas vertikale kun preskaŭ konstanta rapideco, kaj horizontale laŭ vento. Se oni determinas la pozicion de pilotbalono ĉiumomente, oni povas kalkuli la direkton kaj rapidecon de la vento. Por mezuri la pozicion de pilotbalono oni uzas la teodoliton, speciale faritan por la celo. Per la teodolito oni observas ĉiuminute la azimuton kaj altangulon de pilotbalono. Estas du metodoj; t.e. unu-teodolito-metodo kaj du-teodolito-metodo. La unua metodo estas simpla sed oni supozas la suprenigantan rapidecon de la balono, kiu ne estas akurata. En la dua oni bezonas bazlinion, je la ambaŭaj finpunktoj de kiu sintrovas teodolitoj. Ni preskaŭ ĉiam uzas la du-teodolito-metodon.

3) Observadoj per kajto. Kajto por aerologiaj observadoj estas de rektangula paralelopipeda formo, kaj ĝi havas ĉirkaŭ 1.8 × 2.3 × 0.6 m³ da volumeno. Kajto estas ligata per ŝtalfadeno de 0.7–1.1 mm da diametro. Tiu fadeno estas volvita ĉirkaŭ cilindra volvilo. Oni suprenigas kajton kun instrumento, kaj aŭtomate skribigas aerpremon, aertemperaturon, humidecon kaj venton. Por suprenigi kajton oni unue portigas kajton horizontale sur la teron kelkajn centmetrojn, kaj poste oni rapide altiras la fadenon per elektromotoro. Nun la kajto eksupreniras kaj poste pli kaj pli supreniradas per la forta vento en la supra aero. Dum suprenirado de kajto la forto de vento malvolvas la fadenon, kaj dum malsuprenirado volvas ĝin la forto de elektromotoro. (Vidu ilustrajon VIII)

4) Observadoj per mallibera balono. Kiam la vento estas malforta oni ne povas suprenigi kajton kaj oni uzas malliberan balonon por aerologiaj observadoj. Nuna balono de la observatorio estas de la sfera formo, kaj la volumeno estas ĉirkaŭ 40 m³. Balono estas plenigita per hidrogeno kaj suprenigata kun aŭtomate skribanta instrumento. Ĝi estas ligata per la sama ŝtalfadeno, kiu estas uzata por kajto.

5) Observadoj per sondbalono. Sondbalono estas sfera kaŭĉuka balono de 1–2 m da diametro. Balono estas ŝveligita per hidrogeno, kaj suprenirigata kun aŭtomateskribanta instrumento, kiu pezas ĉirkaŭ 500 gramojn. Dum suprenirado balono grandiĝas, fine diskreviĝas, kaj malsupreniĝas. Nun iu trovas la skribinstrumenton, kiu falas el la balono sur la teron, kaj ni ekzaminas la rekordon de la instrumento. Per la instrumento oni povas observi atmosferan premon, temperaturon kaj humidecon.

6) Fotografaj observadoj de nuboj. Oni intencas fari fotografajn observadojn de nuboj por mezuri supran aeran venton kaj strukturon. Sed pro la manko de persono la observadoj ne estas ankoraŭ plenaj.

7) Maŝinoj. Estas suĉgasa maŝino de 30 ĉevalpovoj kaj elektra generatoro de 20 k.w. Oni ŝarĝas 72 akumulatorojn (ĉiu akumulatoro havas 218 amp. h. da kapacito), kaj la elektra energio estas uzata por la elektromotoroj en la kajtdomo kaj laborejo, kaj ankaŭ por la elektraj lampoj en la tutaj konstruaĵoj.

8) Hidrogeno. Hidrogeno por pilotbalono, mallibera balono kaj sondbalono estas aĉetata de la sodfabrikkompanio en Hotogaya, el kie hidrogeno estas transportata kiel kompresita gaso.

9) Instrumentoj. Sekvantaj instrumentoj estas aranĝitaj en la observatorio. Ili estas aparatoj por ĉiamaj observadoj aŭ helpaj aparatoj. Ili estas ankaŭ uzataj por provoj kaj eksperimentoj.

  1. Hidrarga barometro de Suzuki (Sistemo de Fortin).
  2. „ „ „ (Sistemo sifona).
  3. Barografo de Richard.
  4. Statoskopo de Richard.
  5. Psikrometro de Fuess.
  6. Psikrometro ventolata (Sistemo de Assmann).
  7. Psikrometro kun kirlilo (Sistemo de U.S. Weather Bureau).
  8. Termografo de Richard.
  9. Higrografo de Richard.
  10. Harhigrometro de Fuess.
  11. Harhigrometro (Sistemo de Koppe).
  12. Pluviometro.
  13. Pluviografo.
  14. Registranta neĝmezurilo (Sistemo de Hellmann).
  15. Anemoskopo kun registrilo.
  16. Anemometro (Sistemo de Robinson).
  17. Anemometro (Sistemo de Dines).
  18. Anemo-Biagrafo de Negretti & Zambra.
  19. Registrilo de Ventodirekto de Negretti & Zambra.
  20. Anemokinemografo de Richard.
  21. Aerometro.
  22. Vaporiĝmezurilo.
  23. Mikrometro por vaporiĝmezuro.
  24. Nefoskopo (Sistemo de Besson).
  25. „ ( „ Sprung).
  26. „ ( „ Arcimis).
  27. Nubmetro (Sistemo de Besson).
  28. Sunbrilregistrilo (Sistemo de Jordan).
  29. „ ( „ Campbell-Stokes).
  30. „ ( „ U.S. Weather Bureau).
  31. Alkohola termometro de Fuess kun skalo +10° — −90°.
  32. Elektrorezista termometro de Cambridge Scientific Instrument Company.
  33. „ „ Siemens.
  34. Meteorografo por kajto (Sistemo de Marvin).
  35. „ „ „ ( „ Kleinschmidt).
  36. „ „ mallibera balono (Sistemo de Kleinschmidt).
  37. „ „ sondbalono (Sistemo de Assmann).
  38. „ „ „ ( „ Hergesell).
  39. „ „ „ ( „ U.S. Weather Bureau).
  40. „ „ aeroplano (Sistemo de Observatorio Lindenberga).
  41. Balonteodolito de Bunge.
  42. „ Bosch.
  43. „ Bamberg.
  44. „ Buff & Buff.
  45. Fototeodolito de Günther.
  46. Polvkalkulilo (Sistemo de Aitken).
  47. Kronometro.
  48. Malgranda kronometro.
  49. Aerpumpilo kaj provaparato por barografo.
  50. Teodolito de Troughton & Simms.
  51. Nivelilo de Fennel.
  52. Kondenshigrometro (Sistemo de Dufour).
  53. „ ( „ Alluard).
  54. Planimetrilo de Coradi.
  55. Pantografo de Coradi.
  56. Teleskopo de Zeiss (Obj. 80 mm).
  57. Preciza pesilo.
  58. Fotografa aparato.
  59. Fadenelektrometro (Sistemo de Lutz).
  60. Ammetro.
  61. Voltmetro.