La aerologia Observatorio de Tateno estis inaŭgurita la 26an de Aŭgusto en la jaro 1920. Tamen pro la manko de mono kaj persono la aranĝoj kaj la observadoj ne estis plenaj dum la unuaj kelkaj jaroj. Nun ni povas publikigi ĉi tiun unuan numeron de la raporto. En tiu ĉi numero ni donas nur la aerologiajn observadojn per pilotbalono. La observadoj per kajto, mallibera balono kaj aliaj estos publikigataj en la sekvantaj numeroj. Krom ĉi tiu raporto ni havas „Bulteno de la Aerologia Observatorio de Tateno", kiu estas eldonata tri-foje ĉiu-monate por sciigi la rezultaton de niaj observadoj pli rapide kvankam maldetale. Kelkaj aliaj raportoj tute japanlingvaj estas ankaŭ eldonataj.
Oktobro 1926.
La estro
de la aerologia observatorio de Tateno,
W. Oishi.