por Observadoj per Pilotbalono
Por observadi per pilotbalono ni uzas preskaŭ ĉiam du-teodolito-metodon. Ni havas du bazliniojn, kiuj estas 1000 m kaj 2267 m longaj. La longa bazlinio estas uzata por bela vetero, kaj mallonga por nuba vetero. En la sekvantaj tabeloj ni donas nur la rezultatojn de la du-teodolito-metodo. Kelkafoje unu el du observejoj perdas balonon de la vido, dum la alia daŭrigas la observadon. En tia okazo oni unue kalkulas la suprenirigantan rapidecon de la balono laŭ la du-teodolito-metodo, uzante la observadojn en la malalta parto, kaj kalkulas la direkton kaj rapidecon de la alta parto per la pluaj observadoj de la unu-teodolito, sed la rezultato ne estas tiel malakurata kiel tio de tute absoluta unu-teodolito-metodo estas. Por montri tiel kalkulitajn rezultatojn oni uzas la signon ∗.
En la tabelo enhavas la tempon, kiam oni suprenigis la balonon, la altecon de balono, kaj direkton kaj rapidecon de la vento, kiu respondas je la minutoj post la suprenigo. La direkto de la vento estas esprimata per gradoj, nordo kiel 0°, oriento kiel 90°, sudo kiel 180° kaj okcidento kiel 270°. La alteco super la maro estas esprimata per metro, kaj la rapideco per metro dum sekundo. La direkto kaj rapideco de la vento por la alteco 40 m estas laŭ la anemometro, kiu sintrovas sur la turo de la oficejo. Kompreneble la anemometro estas 15 m alta super la tero, kaj 40 m super la maro. Kvanto de nuboj estas laŭ la skalo 0—10, kaj formoj de nuboj estas laŭ la internaciaj signoj.